GEJ-Semajnfino

La 4-a GEJ-Semajnfino en Storkow (Brandenburg)

Denove alvenis la momento: La sekva GEJ-Semajnfino baldaŭ okazos. Ĉe tiu renkontiĝu, kiu ĉi-foje okazos de la 20-a ĝis 22-a de oktobro 2023 en Storkow (Brandenburg), membroj de GEJ kaj interesatoj denove havos la oportunon interŝanĝi spertojn kaj krei planojn por sekvaj agadoj.

Ĉi-foje ni okazigas la GEJ-Semajnfinon en la junulargastejo “Hirschluch”. Tiu estas la sama ejo, kie ĉirkaŭ silvestro 2023/’24 okazos JES (https://jes.vin). Tial la renkontiĝo ĉi-foje ankaŭ servos kiel plankunveno de la organiza teamo de JES.

Por partopreni, vi bezonas nur pagi kotizon de 40 €, se vi estas membro de GEJ aŭ de la JES-organizteamo. De aliaj personoj anstataŭe estas petata kotizo de 60 €. Per la kotizo estas kovrata via partopreno en la programo, via tranoktado kaj viaj manĝoj dum la renkontiĝo.

Aliĝilo

Jen ligilo al la aliĝilo!

Alveno
  1. Alveno per trajno:
    • de Berlin-Schöneweide prenu la regionan trajnon al Frankfurto/Oder al stacidomo Storkow
    • de Potsdamo al Berlin Ostbahnhof, poste en direkto Eisenhüttenstadt/Frankfurt/Oder (RE 1) al stacidomo Fürstenwalde/Spree
    • de Frankfurto/Oder aŭ kun RE 1 direkte al Berlino al Fürstenwalde/Spree-stacio aŭ per regiona trajno al Berlino al Storkow-stacio
    • de sudo al Königs Wusterhausen, de tie prenu la regionan trajnon al Frankfurto/Oder al stacidomo Storkow
  2. De la stacidomoj Fürstenwalde kaj Storkow, buso numero 435 veturas al la haltejo Hirschluch, de tie estas ĉirkaŭ 400 m piede tra la arbaro.

La adreso de la gastejo estas:

Hirschluch
15859 Storkow/Mark

Pago

Post via aliĝo, bonvolu ĝiri vian partoprenkotizon al jena bankokonto:

Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC/SWIFT: BFSWDE33HAN
Priskribo: DEJ-Wochenende [via nomo]

4-a%20GEJ-Semajnfino%20%28largha,%20kun%20rando%29